|≪ Kovrilo Indekso ≫|
< -1 Paĝo 13 (dek tri) +1 >

tablo

Sur la tablo estas tri (3) krajonoj.

Unu (1) krajono estas mallonga.
Ĝi estas mallonga.

Du (2) krajonoj estas longaj.
Ili estas longaj.

Sur la tablo estas unu mallonga krajono kaj du longaj krajonoj.

Kiom da krajonoj estas sur la tablo?
Estas tri krajonoj sur la tablo.

Kiom da mallongaj krajonoj estas sur la tablo?
Estas mallonga krajono sur la tablo.
ŝlosilo

Kiom da longaj krajonoj estas sur la tablo?
Estas longaj krajonoj sur la tablo.
ŝlosilo

Kiaj estas la krajonoj sur la tablo?
Unu estas
kaj du estas .
ŝlosilo

Kio estas sur la tablo?
Sur la tablo estas unu kaj du
krajonoj.
ŝlosilo