|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 44 (kvardek kvar) +1 > +10 ≫ Indekso ≫|

Progresa
indekso
Indekso
Tambu sidas sur seĝo
En la domo de la familio Rino,
     Tambu sidas sur seĝo  ĉe  malgranda tablo.


Sur la tablo ne estas gramofono,
     sed estas  du  krajonoj.


Unu krajono estas  ruĝa  kaj  la alia  krajono estas  verda.

La  koloro  de unu krajono estas  ruĝa  kaj la  koloro  de  la alia  krajono estas  verda.

Ili estas  koloraj krajonoj.

ruĝa koloraj krajonoj verda


Ankaŭ estas libro sur la tablo. Ĝi estas Esperanta libro.

En la libro estas bildoj. Sur unu paĝo estas bildo de strato.

Sur alia paĝo estas du bildoj; ambaŭ estas de aŭtoj kaj trafik-lumoj.

Sur alia paĝo estas bildo de du aŭtoj.




La bildo de la du aŭtoj havas  kadron.

La bildo estas en  kadro.

La bildoj en la Esperanta libro de Tambu  ne  estas  koloraj.