Viro sidis en aŭtobuso. Virino staris. La viro vidis la virinon. Li
ekstaris kaj diris al ŝi: "Bonvolu eksidi." |
"Dankon," ŝi respondis, kaj ŝi eksidis. |
Antaŭe la viro sidis kaj la virino staris, sed nun la viro staras; li ne plu sidas. |
Nun la virino ne plu staras, sed sidas. |
La aŭtobuso staris antaŭ trafiklumoj. Ĝi ne iris, sed ĝi staris, ĉar la ruĝa lumo brilis. |
La ruĝa lumo ek-mal-brilis, kaj la verda lumo ek-brilis. Kiam la verda lumo ekbrilis, la aŭtobuso ek-iris. Ĝi ne plu staris, sed iris. |
Kie staris la aŭtobuso? |
![]() |
Kial ĝi staris? |
![]() |
Kiam ĝi ek-iris? |
![]() |
Kio okazis kiam la ruĝa lumo ek-malbrilis? |
![]() |
Kio okazis kiam la verda lumo ek-brilis? |
![]() |
Kiam ek-iris la aŭtobuso? |
![]() |