|≪ Kovrilo Indekso ≫|
< -1 Paĝo 51 (kvindek unu) +1 >


Viro sidis en aŭtobuso. Virino staris. La viro vidis la virinon. Li ekstaris kaj diris al ŝi:
"Bonvolu eksidi."

"Dankon," ŝi respondis, kaj ŝi eksidis.

Antaŭe la viro sidis kaj la virino staris, sed nun la viro staras; li ne plu sidas.

Nun la virino ne plu staras, sed sidas.

La aŭtobuso staris antaŭ trafiklumoj. Ĝi ne iris, sed ĝi staris, ĉar la ruĝa lumo brilis.

La ruĝa lumo ek-mal-brilis, kaj la verda lumo ek-brilis.
Kiam la verda lumo ekbrilis, la aŭtobuso ek-iris. Ĝi ne plu staris, sed iris.

Kie staris la aŭtobuso?
.
ŝlosilo

Kial ĝi staris?
.
ŝlosilo

Kiam ĝi ek-iris?
.
ŝlosilo

Kio okazis kiam la ruĝa lumo ek-malbrilis?
Kiam la ruĝa , la verda lumo .
ŝlosilo

Kio okazis kiam la verda lumo ek-brilis?
Kiam .
ŝlosilo

Kiam  ek-iris la aŭtobuso?
La aŭtobuso .
ŝlosilo