|≪ Kovrilo Indekso ≫|
< -1 Paĝo 101 (cent unu) +1 >

Aka ricevas leteron kiun la poŝtisto liveras


Aka ricevas leteron. La poŝtisto liveras leteron.

Hodiaŭ estas merkredo la 16a de majo.

Hodiaŭ Aka estas tre feliĉa, ĉar ŝi ricevis leteron de Karu.

Ĝi estas la kvina letero, kiun ŝi ricevis de Karu en la nuna jaro.

En ĉiu monato Aka skribas leteron al Karu!

Aka ĉiam skribas leteron al Karu en dimanĉo post kiam ŝi ricevis leteron de Karu.

Tial, en dimanĉo, la 20a de majo, Aka skribos al Karu. Ŝi respondos al la letero de Karu.

Karu kaj Aka korespondas per leteroj. Ili estas korespond-amikinoj.

Ili tre ŝatas korespondi unu kun la alia.


En kiu monato Karu skribas al Aka?
En monato.
ŝlosilo

En kiu monato Karu ne skribas al Aka?
En neniu  monato.

Kiam Karu skribas al Aka en la
unua dimanĉo en la monato?
!
ŝlosilo

Kiam Karu ne skribas al Aka en la unua dimanĉo en la monato?
Neniam!