|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 115 (cent dek kvin) +1 > +10 ≫ Indekso ≫|

Progresa
indekso
Indekso
La bild-kartojn en la skatolo sendis la korespond-geamikoj de S-ino Marga Rino. Ŝi havas ne nur unu korespond-amikon, sed plurajn korespond-amikojn. Ankaŭ plurajn korespond-amikinojn ŝi havas! Ŝi korespondas kun siaj korespond-geamikoj en Esperanto.

Ŝiaj korespond-geamikoj vivas ne en unu mondo-parto, sed en diversaj mondo-partoj. Kelkaj el ili vivas en Eŭropo, kelkaj en Azio kaj kelkaj en Afriko. Ŝi ne havas en Ameriko nek en Aŭstralazio korespond-geamikojn. Tial la bildkartoj en la skatolo venis ne el Ameriko, nek el Australazio, sed el la aliaj tri kontinentoj.

Tambu tre ŝatas la bildkartojn, ne nur ĉar ili estas belaj, sed ankaŭ ĉar per ili li povas lerni pri aliaj landoj kaj pri la homoj, kiuj vivas en aliaj mondopartoj. Li ŝatas lerni per bildkartoj.


Hinda Unio





bildkarto