|≪ Kovrilo
Indekso ≫|
< -1
Paĝo
115
+1 >
La bild-kartojn en la skatolo sendis la korespond-geamikoj de S-ino Marga Rino. Ŝi havas ne nur unu korespond-amikon, sed
plurajn
korespond-amikojn. Ankaŭ
plurajn
korespond-amikinojn ŝi havas! Ŝi korespondas kun siaj korespond-geamikoj en Esperanto.
Ŝiaj korespond-geamikoj vivas ne en unu mondo-parto, sed en
diversaj
mondo-partoj. Kelkaj el ili vivas en Eŭropo, kelkaj en Azio kaj kelkaj en Afriko. Ŝi ne havas en Ameriko nek en Aŭstralazio korespond-geamikojn. Tial la bildkartoj en la skatolo venis ne el Ameriko, nek el Australazio, sed el la aliaj tri kontinentoj.
Tambu tre ŝatas la bildkartojn, ne nur ĉar ili estas belaj, sed ankaŭ ĉar per ili li povas lerni pri aliaj landoj kaj pri la homoj, kiuj vivas en aliaj mondopartoj. Li ŝatas lerni per bildkartoj.
Hinda Unio
(Barato)
La bildkarto, kiun li metis sur la tablon, venis el
Hinda Unio
. Ĝi montras bildon de
Kalkato
.
Kalkato estas
urbo
en la nord-orienta parto de Hinda Unio. En Kalkato loĝas pli ol ok
milionoj
(8 000 000) da homoj. Kalkato estas
tre granda urbo
. Ĝi estas urb
eg
o. En Kalkato estas multaj domoj. Kelkaj domoj estas tre grandaj, ili estas dom
eg
oj.