![]() |
|
Ankaŭ Petro Selo ridetis. Ankaŭ li estis denove feliĉa! Lunde li revidos la belan, junan fraŭlinon! |
![]() |
| En lundo de la posta semajno li eniris la vendejon, kaj jen estis denove la juna, bela vendistino, f-ino Cip Rino. |
| Petro Selo: Saluton, Fraŭlino! Mi estas feliĉa revidi vin! Kie vi estis dum la tuta semajno? |
| Cip Rino: Mi restis hejme en mia lito, ĉar mi estis malsana. |
![]() |
| Petro Selo: Kiel vi fartas nun? Mi esperas, ke vi estas denove sana. |
| Cip Rino: Jes, dankon. Mi estas denove tute sana, kaj fartas bone. |
| Petro Selo: Ĝis revido, Fraŭlino. Mi esperas revidi vin morgaŭ. |
| Cip Rino: Jes, mi estos ĉi tie ankaŭ morgaŭ. Ĝis revido, Sinjoro! |
| Petro Selo eliris el la vendejo. Li ne plu estis malfeliĉa, sed feliĉa! |