let isCancelled = false;
AŭtomataPiloto
Indekso ≫|
- +
< -1
Paĝo
138
+1 >
La lasta semajno de februaro estas, inter esperantistoj, la
Semajno de Internacia Amikeco
. En tiu semajno, la esperantistoj salutas geamikojn ĉie en la mondo.
Ĉu nur en la lasta semajno de februaro la esperantistoj salutas unu la alian?
Tute ne! Sed ili aparte salutas unu la alian
okaze de
la Semajno de Internacia Amikeco.
Miaj geamikoj salutas min je la unua de januaro.
Ha jes, okaze de la komenco de
nova
jaro. Ili salutas vin okaze de la
nova
jarkomenco.
Kaj je la 5a de julio.
Ĉu vere
? Kial?
Ĉar mi naskiĝis je la 5a de julio!
Ha! Mi komprenas. Je la 5a de julio vi
festas
vian
naskiĝ-tagon
.
Ĝuste! Ĉu esperantistoj ĉiam
festas
sian naskiĝ-tagon?