|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 175 (cent sepdek kvin) +1 > +10 ≫ Indekso ≫|

Progresa
indekso
Indekso
Ĉiu litero en Esperanto havas nur unu sonon, kaj ĉiun literon vi devas paroli tre klare. Multaj literoj sonas, kiel ili sonas en nia gepatra nacia lingvo*. La tuta Esperanto-alfabeto estas:



Kiam vi parolas vorton, kiu havas pli ol unu silabon**, vi devas paroli la antaŭ-lastan silabon ne nur tre klare, sed pli laŭte ol la aliajn silabojn de la vorto.

Laŭte legu ĉi tiujn versojn.
Mi faris linion sub la pli-laŭt-ig-end-aj*** silaboj de la plur-silabaj vortoj:









Brilu, brilu eta stelo
Super ni sur la ĉielo.
Malaperis jam la suno;
Ne ankoraŭ venis luno.
Nun ni dormos. Eta stelo,
Restu vi sur la ĉielo
.



stelo







en lito dormanta


*gepatra nacia lingvo: lingvo de la gepatra lando, kiun oni lernas de la gepatroj.
**silabo: grupo da literoj, vokalo kun konsonanto(j), kiu estas parto de vorto; unu vokalo kiu estas parto de vorto.
*** -enda estas tio, kion oni devas...
        havenda estas tio, kion oni devas havi
        aŭskultenda estas tio, kion oni devas aŭskulti
        legenda libro: libro, kiun oni devas legi
        purigenda ĉambro: ĉambro, kiun oni devas purigi
        pli-laŭtigenda silabo: silabo, kiun oni devas pli-laŭtigi