|≪ Kovrilo Indekso ≫|
< -1 Paĝo 175  +1 >


Ĉiu litero en Esperanto havas nur unu sonon, kaj ĉiun literon vi devas paroli tre klare. Multaj literoj sonas, kiel ili sonas en nia gepatra nacia lingvo*. La tuta Esperanto-alfabeto estas:


Kiam vi parolas vorton, kiu havas pli ol unu silabon**, vi devas paroli la antaŭ-lastan silabon ne nur tre klare, sed pli laŭte ol la aliajn silabojn de la vorto.

Laŭte legu ĉi tiujn versojn. Mi faris linion sub la pli-laŭt-ig-end-aj*** silaboj de la plur-silabaj vortoj:

stelo


en lito dormanta

*gepatra nacia lingvo: lingvo de la gepatra lando, kiun oni lernas de la gepatroj.
**silabo: grupo da literoj, vokalo kun konsonanto(j), kiu estas parto de vorto; unu vokalo kiu estas parto de vorto.
*** -enda estas tio, kion oni devas...

havenda
estas tio, kion oni devas havi

aŭskultenda
estas tio, kion oni devas aŭskulti

legenda libro:
libro
, kiun oni devas legi

purigenda ĉambro:
ĉambro, kiun oni devas purigi

pli-laŭtigenda silabo:
silabo
, kiun oni devas pli-laŭtigi