|≪ Kovrilo
Indekso ≫|
< -1
Paĝo
183
+1 >
Ĉu ni sendu al li mian lernolibron, panjo?' diris Tambu.
'Jes, ni sendu tion!' respondis lia patrino.
'Kaj ĉu mi petu de onklo Petro sonbend-kasedon Esperantan?'
sonbend-kasedo
Tambu kaj lia patrino
sentis sin
tre feliĉaj!
Patro lernos Esperanton.
Baldaŭ la tuta familio kune parolos Esperanton!
Ili faris pakaĵon de la libro kaj sonbend-kasedo. Ili bone pakis la aferojn.
Tambu skribis leteron:
Kara Paĉjo, Saluton!
Jen mia lerno-libro, kaj
sonbend-kasedo de onklo Petro.
Panjo kaj mi
estas feliĉaj, ke vi,
paĉjo, lernos Esperanton.
Kun amo kaj kisoj,
Tambu