|≪ Kovrilo Indekso ≫|
< -1 Paĝo 11 (dek unu) +1 >


Ĉu ankaŭ la hundo estas longa?
Jes, ankaŭ la hundo estas longa.

longa hundo

La krajono estas longa kaj la hundo estas longa.

Kia estas la krajono?
La krajono estas longa.

Kia estas la hundo?
La hundo estas longa.

Kiaj estas la krajono kaj la hundo?
La krajono kaj la hundo estas longaj.

Kio ĝi estas?

etikedo
Ĝi estas etikedo.

Kio ĝi estas?

libro

Ĝi estas libro.

Kia estas la etikedo?
Ĝi estas malgranda.

Kia estas la libro?
Ĝi estas malgranda.

Kiaj estas la etikedo kaj la libro?
Ili estas malgrandaj.

Ĉu ili estas grandaj aŭ malgrandaj?
Ili  estas malgrandaj.


plumoj

Ĝi estas plumo
kaj
ĝi estas plumo.

Ili estas plumoj

Ĉu ili estas krajonoj aŭ plumoj?
Ili estas plumoj.