![]() |
La nomo de la knabino estas Karu Selo. Ŝi estas la filino de Sinjoro Petro Selo. Sinjoro Petro Selo estas ŝia patro. Ŝia patro, Sinjoro Petro Selo, estas alta viro. |
![]() |
La nomo de la knabo estas Tambu Rino. Li estas la filo de Sinjorino Marga Rino. Sinjorino Marga Rino estas lia patrino. Lia patrino, Sinjorino Marga Rino, estas mal-alta virino. |
alta | ![]() |
![]() |
malalta |
S-ro Petro Selo havas filinon. Lia filino estas Karu Selo. Karu Selo parolas Esperanton kaj ŝia patro parolas Esperanton, sed ŝia patrino, Sinjorino Cip Selo, ne parolas Esperanton. |
S-ino Marga Rino havas filon. Ŝia filo estas Tambu Rino. Tambu Rino parolas Esperanton kaj lia patrino parolas Esperanton, sed lia patro, Sinjoro Manda Rino, ne parolas Esperanton. |