|≪ Kovrilo Indekso ≫|
< -1 Paĝo 41 (kvardek unu) +1 >

strato

Jen strato.

En la strato staras ses domoj.

Unu domo apartenas al s-ro Manda Rino kaj s-ino Marga Rino.

Ĝi apartenas al ili. Ĝi estas ilia domo.

S-ro Manda Rino estas la edzo de s-ino Marga Rino, kaj la patro de Tambu Rino.

La domo de la familio Rino staras inter du altaj arboj.

Ĝi estas malalta domo.

La familio Rino loĝas en malalta domo inter du arboj.

La domo de la familio Selo staras apud la domo de la familio Rino.

La familio Selo loĝas apud la familio Rino.

Inter la du domoj staras alta arbo.

Alia alta arbo staras mal-antaŭ la domo de la familio Selo.

La familio Selo loĝas en domo antaŭ alta arbo.

La domo antaŭ la alta arbo apartenas al s-ro Petro Selo kaj s-ino Cip Selo.

S-ro Petro Selo estas la edzo de s-ino Cip Selo.

S-ino Cip Selo estas la edzino de s-ro Petro Selo, kaj la patrino de Karu Selo.

Kies domo staras inter du altaj arboj?
La domo de la familio Rino.

Kies domo staras antaŭ alta arbo?
La domo de la familio Selo.