|≪ Kovrilo Indekso ≫|
< -1 Paĝo 44 (kvardek kvar) +1 >

Tambu sidas sur seĝo

En la domo de la familio Rino, Tambu sidas sur seĝo ĉe malgranda tablo.

Sur la tablo ne estas gramofono, sed estas du krajonoj.

ruĝa
ruĝa krajono

verda
verda krajono

Unu krajono estas ruĝa kaj la alia krajono estas verda.

La koloro de unu krajono estas ruĝa kaj la koloro de la alia krajono estas verda.

Ili estas koloraj krajonoj.

Ankaŭ estas libro sur la tablo. Ĝi estas Esperanta libro.

En la libro estas bildoj. Sur unu paĝo estas bildo de strato.

Sur alia paĝo estas du bildoj; ambaŭ estas de aŭtoj kaj trafik-lumoj.

Sur alia paĝo estas bildo de du aŭtoj.




La bildo de la du aŭtoj havas kadron.

La bildo estas en kadro.

La bildoj en la Esperanta libro de Tambu ne estas koloraj.