|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 52 (kvindek du) +1 > +10 ≫ Indekso ≫|

Progresa
indekso
Indekso
biciklo


Knabo iris sur la  vojo  per  biciklo. Li vidis trafik-lumojn.

La verda lumo brilis, sed kiam li estis apud la trafik-lumoj la verda lumo ne plu brilis, sed la ruĝa lumo brilis.

verda trafik-lumo

La knabo ekhaltis. Li ne plu iris, ĉar la ruĝa lumo brilis.

ruĝa trafik-lumo

Kiam ruĝa lumo brilas
veturiloj  ne plu iras.


Kiam  veturiloj  iras  sur vojoj,  ni diras:
"Estas  trafiko  sur la vojoj."