|≪ Kovrilo Indekso ≫|
< -1 Paĝo 52 (kvindek du) +1 >

biciklo


Knabo iris sur la vojo per biciklo. Li vidis trafik-lumojn.

La verda lumo brilis, sed kiam li estis apud la trafik-lumoj

verda trafik-lumo

la verda lumo ne plu brilis, sed la ruĝa lumo brilis.

La knabo ekhaltis. Li ne plu iris, ĉar la ruĝa lumo brilis.

ruĝa trafik-lumo

Kiam ruĝa lumo brilas
veturiloj ne plu iras.


Kiam veturiloj iras sur vojoj, ni diras:
"Estas trafiko sur la vojoj."