Ĉu vi scias, kion montras montriloj sur horloĝo? |
|
|
Jes, mi scias, sed la vorton en Esperanto mi ne scias. Bonvolu diri al mi en Esperanto, kion montras la montriloj sur horloĝo. |
Volonte! Ili montras la horon. |
Dankon! |
Ne dankinde. |
Mi havas horloĝon. |
Bonvolu montri al mi vian horloĝon. |
|
Ha! Vi havas pli modernan horloĝon, sen montriloj. Sur via horloĝo estas ciferoj. Nur per ciferoj via horloĝo montras la horon. |