|≪ Kovrilo Indekso ≫|
< -1 Paĝo 78 (sepdek ok) +1 >

Kiu monato estas la unua monato en la jaro?
.
ŝlosilo

Kiu monato estas la kvina monato en la jaro?
.
ŝlosilo

Kiom da monatoj estas en unu jaro?
.
ŝlosilo

Kiu monato estas la dek-dua?
.
ŝlosilo

Prave! Decembro estas la lasta  monato en la jaro.

Jaro havas monatojn.

Monatoj estas  partoj  de jaro.

Dek du monatoj faras tutan  jaron.

Tuta jaro havas dek du monatojn.

La monatoj estas malsamaj.

Kelkaj monatoj estas pli longaj ol aliaj monatoj.

Unu monato, februaro, estas malpli longa ol la aliaj dek unu monatoj.

Februaro estas la malplej longa monato de la jaro.

Ankaŭ monatoj havas partojn.

La plej longaj monatoj havas tridek unu (31) partojn.

La partoj de la monatoj estas tagoj.

Kiom da monatoj havas tridek unu tagojn?
.
ŝlosilo

Kiuj monatoj havas tridek unu tagojn?
, , , , , , kaj .
ŝlosilo