|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 95 (naŭdek kvin) +1 > +10 ≫ Indekso ≫|

Progresa
indekso
Indekso
Karu kaj Aka estas  amikinoj. Ne ĉiuj el la amikinoj de Karu estas en alia parto de la mondo. Kelkaj el ŝiaj amikinoj loĝas en la sama strato, kie loĝas Karu kaj ŝiaj geparencoj, kelkaj loĝas en aliaj stratoj apudaj.

Kun la amikinoj, kiuj loĝas apude al ŝi, Karu povas paroli. Ŝi havas multajn amikinojn kaj estas feliĉa, kiam ŝi estas kun ili kaj povas paroli kun ili.














Ankaŭ  amikojn  ŝi havas. Tambu estas ŝia parenco, sed ankaŭ ŝia  amiko. Ŝi  ŝatas  lin, kaj estas feliĉa, kiam ili estas kune. Karu kaj Tambu povas paroli Esperanton kune. Ili  ŝatas  paroli Esperanton kune.

Aka loĝas ne apud Karu, sed for de ŝi, en alia lando. Karu ne povas paroli kun Aka, nek Aka kun Karu. Tial, Karu skribas al Aka, kaj Aka skribas al Karu. Ili skribas unu al la alia en Esperanto, kompreneble. Ili ŝatas unu la alian. Ili estas amikinoj.

Karu kaj Aka skribas leterojn unu al la alia en Esperanto.



Karu skribas
Aka skribas