|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 104 (cent kvar) +1 > +10 ≫ Indekso ≫|

Progresa
indekso
Indekso
Aka vivas en  Aŭstralio.

Aŭstralio estas granda lando, kaj ĉirkaŭ ĝi estas la maro.

Aŭstralio estas insulo.
Aŭstralio kaj Tasmanio


En la maro sude de Aŭstralio estas alia insulo, Tasmanio.

Tasmanio estas malgranda insulo, sed Aŭstralio estas la plej granda insulo en la mondo.

Ĝi estas la plej granda lando en la kontinento de Aŭstralazio.

En la mondo estas kvin kontinentoj.

















La kvin kontinentoj


Karu kaj Tambu vivas en tute alia kontinento ol Aka Cio.

Ili vivas en Eŭropo.
-->