|≪ Kovrilo Indekso ≫|
< -1 Paĝo 104 (cent kvar) +1 >


Aka vivas en Aŭstralio.

Aŭstralio estas granda lando, kaj ĉirkaŭ ĝi estas la maro.

Aŭstralio estas insulo.
Aŭstralio kaj Tasmanio

En la maro sude de Aŭstralio estas alia insulo, Tasmanio.

Tasmanio estas malgranda insulo, sed Aŭstralio estas la plej granda insulo en la mondo.

Ĝi estas la plej granda lando en la kontinento de Aŭstralazio.

En la mondo estas kvin kontinentoj.


La kvin kontinentoj

Karu kaj Tambu vivas en tute alia kontinento ol Aka Cio.

Ili vivas en Eŭropo.