|≪ Kovrilo Indekso ≫|
< -1 Paĝo 123  +1 >

Ankaŭ Tambu kaj Karu ŝatas la geografion. En la lernejo ili lernas pri geografio, pri kalkulado, kaj pri multaj aliaj lern-objektoj.

Karu kaj Tambu iras kune al la lernejo ĉiutage, sed ne sabate nek dimanĉe. Ili iras al la sama lernejo ĉiutage,  krom  sabate kaj dimanĉe. Ili vizitadas la saman lernejon.


Instruisto kaj gelernantoj
Instruistino kaj gelernantoj

En la lernejo estas multaj geknaboj. Ili estas gelernantoj, kiuj iras al la lernejo por lerni. En la lernejo estas ankaŭ pluraj ge-viroj. Ili estas la ge-instruistoj, kiuj iras al la lernejo por instrui al la gelernantoj. Ili donas lecionojn al la gelernantoj. La geinstruistoj donas lecionojn pri geografio, pri kalkulado kaj pri multaj aliaj lern-objektoj.

Tambu estas lernanto kaj Karu estas lernantino. Ilia avo, S-ro Glice Rino, estis instruisto, sed li ne plu estas instruisto. Kiam li havis sesdek kvin jarojn li ne plu vizitadis la lernejon por instrui, sed restis hejme.

Li laboris kiel instruisto dum pli ol kvardek jaroj. Li donis lecionojn pri historio. De li la gelernantoj lernis pri kio okazis en la mondo, kaj kiel vivis homoj antaŭ multaj, multaj jaroj.

Kiam S-ro Glice Rino havis dudek kvin jarojn li estis juna instruisto; kiam li havis sesdek kvin jarojn li ne plu estis juna, sed maljuna, kaj li ne plu laboris en lernejo.