|≪ Kovrilo
Indekso ≫|
< -1
Paĝo
156
+1 >
Mi ne scias la nomon en Esperanto. Mi esperas, ke mi trovos la bildon kaj kun ĝi la nomon. Ha! Jen ĝi estas: '
hirundo
: migra birdo
B
' Kion signifas
B
?
hirundo
B
montras, ke sur la sama paĝo, apud la signifo, estas bildo. Ĉu vi ŝatas la vortaron?
Jes, mi tre ŝatas ĝin.
Ĉu vi ŝatus havi la vortaron?
Ho, jes!
Jen, mi
donacas
ĝin al vi. Nun ĝi estas via vortaro. Vi ne devas redoni ĝin al mi; vi ne devas aĉeti ĝin, ĉar mi
donacas
ĝin al vi.
Dankon pro la
donaco
!
Ne dankinde!
Hodiaŭ S-ino Marga Rino instruas Esperanton al Tambu.
Ĉu ŝi estas instruistino?
Ne plu. Ŝi estis instruistino, sed nun ŝi instruas neprofesie.
Do, ŝi estas instruantino.
Jes. Ŝi estas dom-mastrino kaj instruantino.