|≪ Kovrilo
Indekso ≫|
< -1
Paĝo
165
+1 >
Kiom da Esperantaj vortoj vi scias nun?
Multajn!
Kaj vi scias fari kelkajn vortojn en Esperanto, ĉu ne?
Jes, kelkajn, ekzemple: homoj, kiuj lernas estas lernantoj.
Bone - kaj kie lernas lernantoj?
En lernejo.
Prave. Lernejo estas
loko
,
kie oni lernas.
Kie oni kuiras?
En kuirejo.
Kaj manĝas?
En manĝejo.
Kio estas vendejo?
Loko
, kie oni vendas.
Ĉu oni povas ankaŭ aĉeti en vendejo?
Kompreneble! Sen aĉetanto oni ne povas vendi.
Prave. Al vendisto aĉetanto estas
necesa
.
Kaj al aĉetanto
mono estas
necesa
.
Vi pravas. Sen mono oni ne povas aĉeti. Kio estas necesa al trinkanto?
Io por trinki.