|≪ Kovrilo
Indekso ≫|
< -1
Paĝo
168
+1 >
Vidu! Estas
facile
kompreni longajn vortojn, ĉu ne, kaj ankaŭ fari ilin. Sed atentu! Ne faru tro longajn vortojn. Ili estas ne belaj!
-ulo
=
homo
=
persono
feliĉulo
estas
feliĉa persono
riĉulo
estas
riĉa persono
maldikulo
estas
blindulo
estas
Kion signifas '
blinda
'?
'ne povanta vidi'
Do, blindulo estas persono,
kiu ne povas vidi, ĉu ne?
Ĝuste.
Kio estas persono, kiu ne povas aŭdi?
Surdulo
.
Kio estas persono, kiu estas juna?
kaj virino, kiu estas juna?
Kio estas belulino?
kaj belulo?
kaj inteligentulo?
Kion signifas '
inteligenta
'?
Serĉu ĝin en la vortaro, kiun mi donacis al vi!
Jen ĝi estas: '
rapide kaj facile lernanta kaj komprenanta
'.
Ĉu vi komprenas? Vi estas inteligentulo.
Dankon!
Ne fermu la vortaron, mi petas. Bonvolu trovi la signifon de '
-ema
'.
Jen ĝi estas: '
EMA: lernema = kiu volonte lernas
'.
Ĉu vi estas
lernema
?
Kompreneble! Kaj vi estas
instruema
!