|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 140 (cent kvardek) +1 > +10 ≫ Indekso ≫|

Progresa
indekso
Indekso
vizaĝo









vizaĝo
biblioteko

Urba biblioteko  estas domo, en kiu estas multaj libroj. Vi povas tie sidi kaj legi ilin, aŭ vi povas preni librojn kaj legi ilin hejme. Post  legado  vi redonos la librojn al la  bibliotekisto. Bibliotekisto ne vendas librojn, sed  prunte-donas  ilin. Vi ne aĉetas librojn, sed vi  prunte-prenas  ilin.

Se vi deziras legi Esperantan libron,  iru  al via urba biblioteko. Tie   serĉu  inter la libroj pri lingvoj. Se vi ne povas  trovi  libron Esperantan, demandu  al la bibliotekisto, kie estas la Esperantaj libroj, kaj li  serĉos  ĝis li  trovos   ilin.