|≪ Paĝo 1
≪ -10
< -1
Paĝo
141 (cent kvardek unu)
+1 >
+10 ≫
Indekso ≫|
Progresa
indekso
Bonvolu - kion signifas:
'
li serĉos ĝis li trovos
'?
Pardonon
! Ili estas novaj
vortoj, ĉu ne?
Mi diros denove -
Li rigardos ĉiun libron; li legos
la nomojn de la libroj; li
rigardos en la libroj por vidi,
en kiu lingvo oni verkis la
libron, kaj pri kio oni verkis
ĝin. Kiam li vidos libron en
Esperanto aŭ pri Esperanto, li
diros: 'Jen Esperanta libro. Mi
serĉis inter la libroj, kaj mi
trovis Esperantan libron.'
Ĉu vi komprenas, kion signifas
'
li serĉos ĝis li trovos
'?
Jes, dankon. Mi komprenas la
signifon.
Tial, estas nun
klara
al vi la
signifo de '
li serĉos ĝis li trovos
'.
Jes, dankon. Estas
klara
nun la signifo.
Vi bone
klarigis
ĝin al mi!
Tre bone! Vi bone uzas la lingvon.