|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 99 (naŭdek naŭ) +1 > +10 ≫ Indekso ≫|

Progresa
indekso
Indekso
Hodiaŭ, dimanĉo la sesa de majo, estas la unua dimanĉo en majo de la nuna jaro.

Antaŭ kvin semajnoj,  tio estas,  en la unua dimanĉo en aprilo, Karu sidis,  je  la dek-unua horo, kaj skribis al Aka. Ankaŭ en la unua dimanĉo en februaro, kaj en la unua dimanĉo en januaro, Karu skribis al Aka.

kalendaro

Karu ĉiam skribas al Aka en la unua dimanĉo en la monato. Tial ni scias, ke en la unua dimanĉo en junio de la nuna jaro, Karu skribos  al Aka. Ankaŭ en la unua dimanĉo en julio, kaj en aŭgusto, kaj en septembro, kaj en oktobro, kaj en novembro, kaj en decembro,  je  la dek-unua horo Karu skribos  al Aka.

Je  la dek-unua horo de la unua dimanĉo en  ĉiu  monato, Karu sidas kaj skribas al Aka.