|≪ Paĝo 1 ≪ -10 < -1 Paĝo 100 (cent) +1 > +10 ≫ Indekso ≫|

Progresa
indekso
Indekso




          unu-etaĝa
           unu-etaĝa domo


du-etaĝa
du-etaĝa domo
tri-etaĝa
tri-etaĝa domo

  S-ro Federa Cio
S-ino Ova Cio
Aka Cio
Jen Aka Cio.
Aka loĝas en  unu-etaĝa  domo
kun siaj gepatroj kaj sia frato,  Lute Cio.

Lute Cio
Aka havas naŭ jarojn.
Antaŭ naŭ jaroj ŝi  naskiĝis.

Lute havas dek tri jarojn.

Li  naskiĝis je  kvar jaroj antaŭ Aka. Kiam Aka naskiĝis ŝia frato  jam  havis kvar jarojn.

Dum kvar jaroj Gesinjoroj Federa kaj Ova Cio havis unu filon, sed ne havis filinon. Lute vivis dum kvar jaroj sen fratino.

Nun li  vivas  kun fratino; ekde antaŭ naŭ jaroj li  vivas  kun fratino.

Lute  jam  vivas de dek tri jaroj.

Li estis feliĉa kiam naskiĝis Aka, ĉar li deziris havi fratinon.

La patro de Aka kaj Lute havas kvardek jarojn.


Kiom da jaroj li havis, kiam naskiĝis Lute?
.
ŝlosilo
Dum kiom da jaroj li vivis sen filo?
.
ŝlosilo
Dum kiom da jaroj li vivis kun filo sed sen filino?
.
ŝlosilo
Dum kiom da jaroj li vivas kun gefiloj?
.
ŝlosilo