|≪ Kovrilo
Indekso ≫|
< -1 Paĝo 140  +1 >

vizaĝo








vizaĝo
biblioteko
biblioteko
Urba biblioteko estas domo, en kiu estas multaj libroj. Vi povas tie sidi kaj legi ilin, aŭ vi povas preni librojn kaj legi ilin hejme. Post legado vi redonos la librojn al la bibliotekisto. Bibliotekisto ne vendas librojn, sed prunte-donas ilin. Vi ne aĉetas librojn, sed vi prunte-prenas ilin.

Se vi deziras legi Esperantan libron, iru al via urba biblioteko. Tie serĉu inter la libroj pri lingvoj. Se vi ne povas trovi libron Esperantan, demandu al la bibliotekisto, kie estas la Esperantaj libroj, kaj li serĉos ĝis li trovos ilin.